Limigoj

Kutima eraro de uzantoj de Windows kaj Office estas pensi, ke ili plene posedas siajn proprajn programojn. Fakte estas kelkaj juraj devigoj aplikitaj al ili.

Ĉu vi ne plene legis vian licencon? Ni faris tion por vi.

La malgrandaj literoj en la kontrakto

  • Windows kaj Office estas licencataj, ne vendataj.

    Neniu povas aĉeti Windows aŭ Microsoft Office: anstataŭe uzantoj aĉetas permeson por uzi ilin. La licenco priskribas la kondiĉojn de ĉi tiu permeso. Ĝi estas la limiga teksto, kie vi devas alklaki "Bone" dum la instalo.

  • Vi devas forlasi multajn rajtojn por uzi la programon.

    Estas kelkaj limigoj, kiujn vi devas jure akcepti. Limigoj pri kiu povas uzi la programaron, kia enspezo vi povas gajni per ĝi, kiel vi elektas instali ĝin, limigoj pri via privateco, eĉ se vi povas fordoni ĝin: la listo estas longa. Legi la licencon kaj listigi viajn restantajn rajtojn estas per si mem malfacila tasko.

  • Programaro distribuita de originala aparatara fabrikanto ne povas esti translokita al alia komputilo.

    Se vi aĉetis vian komputilon kun Windows aŭ Office instalitaj (la tiel nomitaj OEM-licencoj aŭ la "inkluditaj" Windows-diskoj), se vi ŝanĝas la komputilojn, vi devas aĉeti programojn denove. La licenco estas ligita al unu komputilo kaj eksvalidiĝas, kiam la komputilo mortas. Do kontraŭleĝas transdoni la programaron al alia komputilo.


Se vi iras al la plejparto de retejoj de liberaj programoj, vi povos per kelkaj alklakoj trovi la [GNU] GPL, la X-permesilon, la Apache-permesilon aŭ iujn ajn kondiĉojn, kiujn vi devas akcepti por uzi la programon.

Nun la licenco estas kaŝita fare de firmaoj de proprietaj programoj, do vi ne povas legi ĝin ĝis vi pagis la produkton, poste ili petas al vi, ke vi malŝaltu parton de via cerbo; ili petas al vi, ke vi malŝaltu vian eblecon labori kun aliaj homoj kaj komerci, kiam vi uzas iliajn programojn.

Kion ĝi signifas

Companies like Microsoft like to assimilate their software to physical products, when mentioning copyright infringement for example. Yet, proprietary software is very different because of the restrictive license – such restrictions would be unthinkable on a car or bicycle, for example.

Limigoj pri la uzado de Office kaj Windows estas tiel severaj, ke multaj malobservoj okazas ĉiutage ĉirkaŭ ni. Multaj homoj estas tentataj aĉeti nur unu version de Microsoft Office kaj instali ĝin en du komputiloj. Aliuloj konservas siajn versiojn de Windows, kiam ili forĵetas sian komputilon. Aliaj homoj fordonas sian brokantan Windows-programon, kiam ili ĉesas uzi ĝin.

Vi havas alternativon al malobei ĉi tiun leĝon aŭ senti vin tre limigita, kiam vi obeas ĝin. GNU/Linukso estas libera programaro (multe pli bona ol nur senkosta programaro): ĝia GPL estas desegnita por protekti viajn rajtojn.

Legu pli