Kial ne Vindozo
Windows kaj Office bone funkcias – kial zorgi pri tio?
Limigoj
Laŭleĝa kopio de Windows estas multekosta, sed kion vi akiras? Windows kaj Office estas licencataj, ne vendataj.
Se ni uzas ĉi tiujn produktojn, ni devas akcepti kelkajn severajn limigojn. Por plejparto de Windows-licencoj vi ne povas konservi la programojn, kiam vi ŝanĝas la aparataron. Vi iufoje eĉ ne povas donaci viajn programojn. Kiu povas ruli la programojn? En kiu komputilo? Kion vi povas fari per ili? La listo de limigoj estas longa kaj kelkaj eroj estas skandalaj.
Neniu fontkodo
La fontkodoj de Windows kaj Office estas kaŝitaj, do neniu rajtas kompreni kiel ĉi tiuj programoj funkcias.
Se vi ne povas akiri rajton por inspekti fontkodon (la homlegebla ena funkciado de programo), vi ne povas igi, ke iu korektu erarojn aŭ kontrolu kiel via privateco estas protektata por vi.
Kaj divenu tion? En programaroj, kiuj venas kun iliaj fontkodoj, virusoj kaj spionaj programoj ne estas efikaj kaj la sekureco ne estas kroma aĉeto. La kontraŭvirusa programa industrio, en kiu Microsoft estas nun grava partoprenanto, preferas, ke vi uzu Windows.
Kio pri eblecoj?
Programaro devus veni sen ŝlosiloj en ĝi.
Kial oni ne povas facile eksporti Office-dokumentojn? Kial la aranĝoj senĉese ŝanĝiĝas? Kial vi eĉ ne povas malinstali iujn programojn? Povus esti, ke se vi serĉas elekton, Microsoft-produktoj ne estas por vi.
Defendu liberan socion
Libera socio postulas liberan programaron. Ne pensu pri la prezo; tio, kio gravas estas la liberecoj inspekti, modifi la programon, kiun vi uzas, kaj lerni el ĝi.
La komputiloj estas uzataj por kunhavigi ideojn, kulturon kaj informojn. Sen ĉi tiuj programaj liberecoj ni riskas perdi la kontrolon, sur tio kion ni kunhavigas.
Ĉi tio okazas hodiaŭ. El simple ĝenaj teknologioj kiel Cifereca Administrado de Limigoj (DRM angle) al tute limigaj kiel la Fidinda Komputado (angle "Trusted Computing"), la kapablo, ke ĉiuj kulture partoprenu, estas minacata.
Se vi devas forlasi viajn liberecojn por uzi programon, eble vi ne devus esti feliĉa pri tio.
Multaj homoj pensas, ke Windows, alie deca programaro, forprenas tiom da rajtoj el ili, ke ne indas uzi ĝin. macOS ankaŭ ne estas multe pli bona.
Se vi konsideras liberan programaron kiel alloga, eble vi volas provi Linukson.